Mirakloj de Lurdo

La groto de Lourdes

Fare de la Katolika Eklezio oni difinas kiel Mirakloj de Lurdo la abruptajn resaniĝojn okazintaj en Lurdo aŭ en rilato kun tiu loko.

Lourdes (esperante “Lurdo”) estas landeto de Francio, en kies teritorio - inter la 11-a de februaro kaj la 16-a de julio - junulino Bernadette Soubirous, dekkvarjaraĝa, laŭdire spertis antaŭ sennombra publiko, viziojn de Maria la Patrino de Jesuo en la Groto de Massabielle malmulte fore de la malgranda domaro Massabielle.[1] Tiuj aperoj, kiuj post kvar jaroj estis oficiale agnoskitaj kiel veraj fare de la Katolika Eklezio, estas inter la plej famaj, ankaŭ pro la fakto ke ekde la komenco okazis multaj eventoj, kiujn la fideluloj kaj la Eklezio interpretis kiel miraklaj resaniĝoj de gravaj kaj gravegaj malsanoj.

Tiele la unuaj Mirakloj de Lourdes okazis , laŭ la sciencaj-teologiaj komisionoj, ĝuste en ĝi aŭ lige kun ĝi, en la franca municipo, en kies teritorio – inter la 11-a de februaro kaj 16-a de julio de 1858 - junulino Bernadette Soubirous, dekkvarjara loka kamparanino, rakontis ke mem, ofte akompanata de popolanoj, vidis kaj dialogis, dum 18 fojoj, kun la aperanta Virgulino Maria, en groto, loko malmulte fora de Massabielle vilaĝeto de la sama municipo.[2]

Tiaj aperoj, post kvar jaroj estis agnoskataj kiel formale aŭtentaj fare de la loka katolika episkopo de Tarbes, Bertrand-Sévère Laurence, kiu obtenis de la papo Pio la 9-a la permeson ofici por la kulto al Virgulino Maria ĉe la Sanktejo de Lourdes.[3]

La Eklezio ĝis 2018 formale deklaris, ke 70 resaniĝoj de malsanuloj pilgrimantaj al Lourdes povas esti taksataj veraj mirakloj.[4][5]

Dume multiĝis la epizodoj de abrupta resaniĝo ĉe la groto, dum la pilgrimoj okazigitaj laŭ la invito de la aperinta Virgulino aŭ konfidante en la preĝo laŭ la sugestoj de la Apero mem. El tiuj sennombraj “miraklaj” epizodoj, la ekleziaj komisionoj ŝarĝitaj pri la ekzameno kaj kontrolo se formale petite de la miraklatoj mem (ĝis nun 2018) nur 70 superis la scienculan kontrolon kaj la religiajn katolikajn kritikajn kriteriojn. [6]

  1. Artikolo de Maria di Lorenzo Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Ne vivi iujn ajn momenton sen ami (itale)
  2. Artikolo de Maria di Lorenzo. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2015-04-10.
  3. La senco de tiu rekono ne devigas la fidelulojn “kredi”, ke vere la Virgulino Maria aperis sed ke la cirkonstancoj kaj koneksaj aferoj respektas ĉiujn kriteriojn por la katolikeco de tuta la kunteksto.
  4. Andrea Tornielli (11a de februaro 2018). Nuovo miracolo riconosciuto a Lourdes, è il settantesimo. Alirita 12a de februaro 2018. (itale)
  5. Nuovo miracolo riconosciuto a Lourdes, è il settantesimo. Alirita 12a de februaro 2018. (itale)
  6. [1] (itale) Le guarigioni di Lourdes riconosciute come miracolose dalla Chiesa (La resaniĝoj agnoskataj kiel mirakloj ĉe la kontrolaj organismoj kaj la senco de tiuj agnoskoj montras la seriozecon de la Katolika Eklezio, sed la fidelularo ne estas devigata kredi kaj se iu havas argumentojn por kredi, tiu kredas nur per privata kredo, kvankam la eĥo de la eklezio estas signo de kredindeco.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search